Добавил:
Upload Опубликованный материал нарушает ваши авторские права? Сообщите нам.
Вуз: Предмет: Файл:
Lernolibro de Esperanto. B.Kolker.doc
Скачиваний:
8
Добавлен:
01.11.2018
Размер:
911.36 Кб
Скачать

La loĝejo de Nikolao

— Andreo, je kioma horo ni devas esti ĉe Nikolao?

— Je duono post la sepa.

— Ni malfruas, ĉar estas jam dudek kvin minutoj antaŭ la oka.

— Via horloĝo rapidas. Ni venos pli-malpli ĝustatempe.

— Ĉu vere?

— Mi certigas vin, Nina. Ni baldaŭ alvenos. Estas ĝuste lia kvartalo. Ĉu vi vidas la naŭetaĝan domegon kun la numero 215? Tie loĝas Nikolao.

— Nu, fine! Jen surskribo sur la pordo «Loĝejo numero 153». Sonorigu!

— Bonvenon, karaj gastoj! Andreo, donu al mi vian tekon aŭ metu ĝin tien. Eniru kaj sidiĝu! Estu kiel ĉe vi hejme! Ĉu mi montru al vi la loĝejon?

— Jes, certe. Kiam vi enloĝiĝis en la domon?

— Antaŭ du kaj duona jaroj (= antaŭ du jaroj kaj duono, = du jarojn kaj duonon antaŭe). Tiam la distrikto estis tute nova, eĉ sen trolebusoj. Mi volas, ke vi rigardu tra la fenestro. Tie estas magazeno, kiu malfermiĝis antaŭ kelkaj tagoj en nia strato.

— Ĉu tio ĉi estas komuna ĉambro?

— Jes. Ni metis tien ĉi divanon, tablon, seĝojn kaj televidilon. Ĉe la fenestro estas multe de floroj.

— Tio ĉi estas dormoĉambro kun litoj kaj spegulhava ŝranko. Ĉu tiu ĉi pordo eliras sur la balkonon?

— Ĝuste. Kaj tio estas kabineto.

— Bela skribotablo kaj geografia karto de la mondo sur la tuta muro! Kaj sur tiu pordo estas bela afiŝo pri internacia Esperanto-kongreso.

— Verdire, mi neniam vidis tiom da libroj en unu ĉambro!

— Mi treege ŝatas legi kaj havas grandan Esperantan bibliotekon. Hieraŭ mi ricevis de mia leter-amikino el Belgio «Libron de amo» – ĝi estas tre originala eldono.

— Kies portreto ĝi estas?

— Ĝi estas fotoportreto de Lazarj Markoviĉ Zamenhof, aŭtoro de Esperanto.

— Ĉu vi manĝas en la kuirejo?

— Jes, ni preferas manĝi tie. Tial ĝi estas samtempe nia manĝoĉambro. Tie estas tableto, bufedo kaj seĝoj. Sur muro estas flor-bildo. Antaŭ nelonge ni aĉetis grandan malvarmigilon. Ni havas ankaŭ banĉambron, varman akvon, gason, telefonon. Skribu mian telefon-numeron: 34-15-58.

— Ho, estas jam malfrue! Andreo, estas tempo por iri.

— Jes, jes. Venu al mi postmorgaŭ vespere.

— Mi dankas. Mi plezure venos. Ĉion plej bonan!

— Ĝis baldaŭ!

Задания

6.1. Что означают следующие слова?

Dormeti; manĝegi; respublikano; multobligi; duonigi; varmigi; nuligi; ĉirkaŭigi; pligrandigi; altabliĝi; ekzameniĝi; esperantistiĝi; edziniĝi; ellitiĝi; deĉevaliĝi; intervidiĝo; muzikilo; elektrovarmigilo; respeguli; interrigardi; fotiĝo; gasakvo; porinfana magazeno; manĝejo; lekciejo; rozejo; tenisejo; malsanulejo; malvera; alinacia; antaŭa; ĝisiri; kunmeti; postparolo; travivi; vespermanĝo; montrofenestro; senbiletulo; senelirejo; pri-ama romano; malforta; neforta; senforta; taglibro; senedzinulo.

6.2. Переведите сочетания:

manĝi sen apetito; sen fino; li sidis sen rigardi min; iri tra la ĉambro; je la naŭa horo; je tri jaroj pli juna; malpliigi je duono; sur balkono; junulino kun teko; inter la fenestroj; ĝis la mateno; ĉe la pordo; antaŭ dormo; bildo de hundo; en la lernejon; paroli en la nomo de la direktoro; kelke da floroj; el tio ĉi ni vidas jenon; rigardi per televido (= televidi); fari la laboron dum kelkaj horoj; veni post naŭ tagoj; iri por akvo; instrui matematikon al infanoj (= instrui infanojn pri matematiko); labori ĉirkaŭ ok horojn; rigardi al la tabulo; libro pri geografio; iri al la laborejo; esti horloĝe akurata.

Соседние файлы в предмете [НЕСОРТИРОВАННОЕ]