Добавил:
Upload Опубликованный материал нарушает ваши авторские права? Сообщите нам.
Вуз: Предмет: Файл:
Lernolibro de Esperanto. B.Kolker.doc
Скачиваний:
8
Добавлен:
01.11.2018
Размер:
911.36 Кб
Скачать

Dum Esperanto-leciono

— Bonan vesperon, kamaradoj! Mi estas Boris Grigorjeviĉ. Mi demandas vin, kaj vi respondas al mi en Esperanto. Kiu estas vi?

— Mi estas Andreo.

— Mia profesio estas instruisto. Kio estas mi?

— Vi estas instruisto.

— Kio estas vi?

— Mi estas lernantino.

— Ĉu vi estas inĝeniero?

— Ne. Mi ne estas inĝeniero, sed mi estas oficisto.

— Kio estas ĝi?

— Ĝi estas tabulo.

— Kion mi faras?

— Vi skribas vortojn.

— Per kio mi skribas?

— Vi skribas per la kreto.

— Jes. Mi skribas multe da vortoj: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, dek unu, dek du. Mi kalkulis. Kion mi faras nun?

— Nun vi legas la vortojn.

— Ĉu ĝi estas tabulo?

— Ne, ĝi ne estas tabulo, sed ĝi estas muro.

— Kio estas sur la muro?

— Sur ĝi estas murgazeto de Esperanto-klubo.

— Kio staras ĉe la muro?

— Ĉe la muro staras tablo.

— Kio estas tablo?

— Tablo estas meblo.

— Kio kuŝas sur la tablo?

— Sur ĝi kuŝas blanka papero.

— Kio estas ili?

— Ili estas bildoj.

— Kio estas sur la bildoj, kiujn vi vidas?

— Sur la unua bildo estas granda kaj malgranda ĉevaloj, sur la dua estas malgrandaj kato kaj hundo.

— Kie ni estas nun?

— Ni estas en la ĉambro.

— Ĉu ĝi estas ĉambreto?

— Ne, ĝi estas ĉambrego.

— Morgaŭ ni parolos dum la leciono pri viaj familioj. Ĝis la revido!

Задания

4.1. Напишите цифрами и словами на эсперанто номера телефонов из вашей записной книжки. Прочитайте их вслух на эсперанто.

4.2. Выполните арифметические действия:

2 + 7 = 9 (du plus sep estas naŭ); 13 + 39 =; 366 + 309 =; 8 - 5 = 3 (ok minus kvin estas tri); 84 - 23 =; 288 - 254 =; 2 * 3 = 6 (duoble tri estas ses); 4 * 4 =; 7 * 5 =; 10 * 10 =; 6 / 3 = 2 (ses per tri estas du); 15 / 3 =; 100 / 100 =; 1 / 1 =; 1/4 + 2/4 = 3/4 (kvarono plus du kvaronoj estas tri kvaronoj); 2/5 + 1/10 =; 5/8 - 3/8 =; 1/2 * 1/3 =; 1/2 / 1/3 =; 66,01 - 11,25 =.

4.3. Что означают следующие слова?

Bibliotekistino; malriĉa; riĉega; akuratega; rozeto; vagoneto; grupeto; reorganizi; triĉambra; enskribi; alskribi; multjara; multnacia; triono; kvaroble; duope; kiomope; ĉetable; ĝisnuna; interparoli; kuna; ununura; peri; prilabori; malsama; blanki; fotopapero; kalkulmaŝino; maŝinkalkulo; kretblanka.

4.4. Переведите сочетания:

de Moskvo ĝis Peterburgo; kalkuli ĝis cent; per unu vorto; paroli pri bildoj; lekcio pri historio; ĉe la knabo; Esperanto-kurso ĉe la universitato; sidi ĉe la tablo; en la ĉambro; skribi sur papero; inter kamaradoj; triopo da ĉevaloj; dum multaj jaroj; programo por morgaŭ; por skribi; kune kun vi; responde al via demando; instruistino de muziko; de nun.

4.5. Переведите фразы:

Multe paroli kaj multe diri ne estas la samo (Sofoklo). Kiu multe parolas, ne multe faras. Ĝi estas tre malnova historio. Ni scias, kio estas ni, sed ni ne scias, kio ni povas esti (Ŝekspiro). Ili ne scias, kion ili faras. Kio necesas por domego, necesas ankaŭ por dometo. Kion mi povas fari por vi? Ĝis morgaŭ la fotisto refotos la malnovajn portretojn, kiujn vi vidis ĉe li. Al lia demando ŝi respondas per jesa frazo. Mi demandas vin pri la samo. En nia grupo estas nun dudek ok studentoj, en la fakultato ni havas naŭcent sesdek unu studentojn, sed en la instituto lernas kvar mil kvincent sepdek tri studentoj. Dum kunsido de la grupo, kie ĉeestis tridek unu studentoj, ili priparolis, kiel fari la jubilean murgazeton. Kamaradoj, ĉu vi scias, kiom da vortoj estas necese lerni por la Esperanta leciono? – Hodiaŭ necesas lerni nur duonon de la novaj vortoj. La knabino dume ne sciis, ke inter la dekduo da Esperantaj gazetoj, kiuj kuŝas sur la tablo, la kvina estas por ŝi. Ni estas triopo da bonegaj kamaradoj.

Соседние файлы в предмете [НЕСОРТИРОВАННОЕ]