Добавил:
Upload Опубликованный материал нарушает ваши авторские права? Сообщите нам.
Вуз: Предмет: Файл:
Lernolibro de Esperanto. B.Kolker.doc
Скачиваний:
8
Добавлен:
01.11.2018
Размер:
911.36 Кб
Скачать

Matene en tramo

— Bonan matenon, Nikolao! Kial vi estas tiel ruĝa?

— Ĉar mi postkuris la tramon kaj apenaŭ sukcesis ensalti ĝin lastmomente.

— Ĉu vi levis vin malfrue?

— Jes. Hieraŭ mi studis lernolibron ĝisnokte, tial enlitiĝis tre malfrue. Kaj hodiaŭ mi malfermas la okulojn – diablo prenu! Restas nur kvaronhoro! Mi tuj surpiediĝis, subakvigis la kapon, lavis min kaj samtempe rapide brosis la dentojn, vestis min kaj elkuris el la hejmo sen kombi la harojn, eĉ monon por la matenmanĝo forgesis.

— Nu, ne gravas! Mi kunprenis sufiĉe da mono: matenmanĝo en nia studenta bufedejo kostas ne pli ol 50 kopekojn. Interalie, mi ricevis ankoraŭfoje alilandan leteron en Esperanto.

— El kiu lando?

— Pensu nur – ĝi venis el la malproksimega Aŭstralio! El alia parto de la mondo!

— Ĉu? Vere, tre malproksima loko!

— En la koverto troviĝis priskribo de Melburno kaj ĉarma bildkarto: multaj homoj – viroj kaj junulinoj – rikoltas sur kampo.

— Kie estas la letero?

— Hejme. Mi montros ĝin al vi, se vi havas deziron.

— Mi ĉiam deziras koni interesajn objektojn. Kiam vi alportos tiun ĉi leteron?

— Marde aŭ merkrede aŭ alitempe.

— Tio estas bona. Mi antaŭdankas vin. Sed mi ĝis nun ne ricevis respondon el Japanio. Mi interesiĝis ĉe mia leter-amiko pri japaniaj televidiloj – necesas rekoni, ke ili estas tre bonaj kaj pezas malmulte.

— Mi pensas, ke li nepre respondos – tuj kiam li havos necesajn informojn.

— Jen la universitato. Sed antaŭ ni multas pasaĝeroj. Tial ni proksimiĝu al la elirejo kaj rapidu eltramiĝi!

Задания

7.1. Что означают следующие слова?

Parteto; grandegulo; gastejo; gefratoj; leterportisto; sekretigi; plibonigi; fotilo; duonjara; duobligi; rerakonti; antaŭhieraŭ; kelkcent; multvorta; alproksimiĝi; senhariĝi; restu; surstrate; tutmonda; malkara; unufoje; unuafoje; lastfoje; jarkvino; trafari; samlandano; alivesti sin; demeti; subteksto; subpieda; sube; tranokti; malsukcesi; ĉeesti; ĉiopova; ĉirkaŭpreni; enigi; kunigi; nedeviga; nepra; jese; interkompreno; ĝustatempulo; lavmaŝino; laborloko; ĉevalkurejo.

7.2. Переведите сочетания:

de la kapo ĝis la piedoj; rigardu sub la piedojn; temperaturo sub nulo; en sabato; kun lia subskribo; priparoli dum tagmanĝo; unu fojon por ĉiam; per unu fojo; konoj de lernantoj pri la historio; malsana je la piedoj; ĝis kie?; fenestro al la strato; enamiĝi al pliaĝulo; aliĝi al Esperanto-klubo; la plej bela el la virinoj; veni por vidi vin; kinejo kun mil lokoj; dekduo da kovertoj; levi sin de la tablo; resti sen mono; nokto sen dormo; iri tra la strato; antaŭ kelkaj minutoj; tio estis ĉirkaŭ dimanĉo; proksimiĝo celen; labori tage-nokte.

7.3. Переведите фразы:

Kio nin ne interesas, tion ni tuj forgesas. La «tuj» de sinjoroj estas multe da horoj. Ni interesiĝas pri homoj, kiam ili interesiĝas pri ni (Publius Syrus/Sirus). Tempo estas mono (B. Franklin). Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli. Riĉulo ne scias, kiu estas lia amiko. La homo estas tio, kio li estas, sed ne tio, kio li estis. Kiam la vino eniras, la saĝo eliras. Apenaŭ lin portas la piedoj. La vesto, kiun vi ne havas, vin ne varmigas. Se vi amas preni, amu nepre redoni. Ne ĉiam diru tion, kion vi scias, sed ĉiam sciu, kion vi diras. Kia gasto, tia gastigo. Mi ne estas tiel riĉa, por ke mi aĉetu malkarajn objektojn. Multfoje povas ami la homo, sed nur unufoje li amas (A. I. Kuprin). Ĉi tio restu inter ni! Pli bona estas malgranda «jen prenu!», ol granda «morgaŭ venu!». Por esti bona instruisto, necesas ami tion, kion vi instruas, kaj tiujn, kiujn vi instruas (V. O. Kluĉevskij). Vivu kun la homoj tiel, ke viaj amikoj ne estiĝu malamikoj, sed ke malamikoj estiĝu amikoj (Pitagoro). Vivi sen virinoj estas same malfacile, kiel kun virinoj (Aristofano). Viro devas preni edzinon, kiu havu duonon de lia aĝo plus sep jarojn. Se la homo ne enamiĝis ĝis kvardek jaroj, prefere li ne enamiĝu ankaŭ poste (B. Shaw/Ŝo). Se du homoj faras eĉ tute saman laboron, rezulto ne estos sama. Ne sufiĉas fari bonon, necesas ankoraŭ fari ĝin bone (D. Diderot/Didro). Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas. Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo. Ĉio sia estas plej ĉarma. Esperanto estas la plej facila lingvo.

Соседние файлы в предмете [НЕСОРТИРОВАННОЕ]