Добавил:
Upload Опубликованный материал нарушает ваши авторские права? Сообщите нам.
Вуз: Предмет: Файл:
Lernolibro de Esperanto. B.Kolker.doc
Скачиваний:
8
Добавлен:
01.11.2018
Размер:
911.36 Кб
Скачать

Ekster la urbo

— Aŭskultu, Anatolo, oni povas pensi, ke al vi okazis io feliĉa.

— Kial vi tiel pensas?

— Ĉar vi estas hodiaŭ tre gaja.

— La gaja vizaĝo ankoraŭ nenion diras. Simple, hieraŭ mi havis agrablan dumtagan ripozon ekster la urbo.

— Atendu momenton! Ĉu vi iris tien sola?

— Certe ne. Ni estis kvarope: Nina, Andreo, Nikolao kaj mi.

— Rakontu do! Ĉu vi iris piede?

— Ni ne sciis ĉi-foje, kien iri. Fine ni decidis veturi eksterurben.

— Ĉe kiu oni kunvenis matene?

— Ĉe neniu, sed apud la stacidomo. Mi ĝustatempe venis per tramo. La forveturonta elektrovagonaro jam staris ĉe la stacio. Antaŭ ol eltramiĝi, mi komencis ĉirkaŭrigardi tra la fenestro, kie estas miaj geamikoj. Sed ĉar mi ne estas tre atenta, mi ne tuj ekvidis ilin stari inter granda nombro da homoj. Andreo tenis en la manoj du dikajn sakojn, helpante al Nina.

— Ĉu ankaŭ vi mem portis sakon?

— Ne, mi havis nuran saketon kun pano por ĉiuj kaj aldone pilkon.

— Ĉu vi veturis malproksimen?

— Sufiĉe malproksimen. Elirinte el la vagonaro, ni ekiris tra la arbaro. Altaj verdantaj arboj nin ĉirkaŭis, la aero estis tre agrabla.

— Jes, estas bone liberiĝi de ĉiutagaj devoj por kelka tempo, memori nek pri la baldaŭa labortago, nek pri ĉiamaj hejmaj aferoj.

— Ni ludis pilkon, interparolis, poste ni eksidis sur la teron kaj kantis novajn Esperantajn kantojn. Kiam ekvesperiĝis, ni envagoniĝis kaj ekveturis hejmen.

— Do la eksterurbiĝo plaĉis al vi, ĉu ne?

— Jes, ege plaĉis. Vi ĝuste diris: hodiaŭ mi estas feliĉa. Oni devas ne nur bone labori, sed ankaŭ bone ripozi.

— Nu, mi jam devas iri. Al mi estis agrable vin revidi.

— Estu sana!

Задания

8.1. Что означают следующие слова?

Kantistino; geedzoj; malhelpi; malalta; maldika; ĝisatendi; interrespublika; kelkfoje; memkritiko; morgaŭa; senrezulta; subteni; trairi; komenca; komencanta; komenciĝanta; helpantino; gelaboristaro; rekomenci; ekvidinte; eksterlandano; bildvortaro; arbareto; arbetaro; atendejo; ludilo; ĉiujara; ĉiaokaze; ĉiamverda; duonmonata; feliĉegulo; antaŭtempa; apude; malplimulto; plejparte; samfamilianoj; aliĝi; eligi; alifoje; plezurigi; sin deteni; formanĝi; kunludanto; neniigi; nea; onidiroj; unuavide; okazigi; priafera letero; alttemperatura; ĉiea.

8.2. Переведите сочетания:

stari apud la pordo; okaze de la forveturo; ekster la domo; loĝejo kun kvar fenestroj; venu post vendredo; ĉirkaŭ Tero; inter arboj; el la urbo; aro da objektoj; ĝi estas al vi por memoro; en la komenco; komencu de la komenco; teni per la mano; preni je la mano; ripozi dum varmega tago; vagonaro al Jekaterinburgo; helpo de Anatolo al amiko pri grava afero; veturi tra la tuta lando; faru tion antaŭ ĉio; foriri sen decidi la demandon; infanoj sub dek ses jaroj; ludi gitaron; je kapo pli alta; komence de la leciono; memori por la tuta vivo; urbo ĉe Dnestro; ripozi ĝis la vespero; rigardi alvizaĝe; je via feliĉo!; kanti ĥore.

8.3. Переведите фразы:

Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu. Neniu komenco estas facila. Estas nenio sekreta, kio ne fariĝos malsekreta. Kiu amas ĉion, amas nenion (D. I. Pisarev). Estas nenio pli malsaĝa, ol la deziro ĉiam esti la plej saĝa (F. La Rochefoucauld/Laroŝfuko). Nenia spegulo montras malbelan virinon. Kiu loĝas ĉie, loĝas nenie (Marcialo). Mi neniel povas vin forgesi. Neniam malfeliĉo venas sola. Pli bone malmulte, ol neniom. Ĉies amiko estas nenies amiko. Mi atendas ĉiam sole vin. Ne al ĉia demando necesas respondo (Publius Syrus/Sirus). Ĉiuj miaj pensoj estas kun vi. Ĉiu «tial» havas sian «kial.» Ami la tutan homaron ne estas malfacile, pli malfacile estas ami ĉiun homon (E. G. Kazakeviĉ). Mi memoros vin ĉiutage, ĉiuhore, ĉiuminute. Esperanton oni povas lerni en ĉiu aĝo. Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni (L. Zamenhof). Se vi faras ion, do faru! Nek ĝojo, nek malĝojo estas senfinaj. Kiu ne ĝojigas per sia alveno, ĝojigas per sia foriro. Ĉio ĉi jam estis. Ekster sia loko nenio estas bona (W .Whitman/Ŭitmen). Kiu subaŭskultas apud pordo, ekscias ankaŭ tion, kion li ne volas scii. Multaj homoj vivas ne vivante, sed nur vivonte (V. G. Belinskij). Pli feliĉa estas la donanto, ol la prenanto. Se vi laboras sidante, ripozu starante. Tion, kion la homo faras al si mem, eĉ malamiko al malamiko ne povas fari. La plej feliĉa virino estas tiu, kiun amas ŝia edzo. Ne sole per pano vivas la homo. Unu «nun» estas pli bona, ol du «morgaŭ». Ne malfermu pordon, kiun vi ne povas fermi! Pli gravas amiko, ol mona fabriko. Se vi volas esti feliĉa, estu feliĉa! (Kozjma Prutkov). Vi tre helpos al mi, se vi ne malhelpos al mi. Mi scias nur tion, ke mi scias nenion (Sokrato). Kiu havas nenion, estas nenio. La homoj povas esti feliĉaj, nur se la feliĉo ne estas celo de ilia vivo (G. Orwell/Orŭel).

Соседние файлы в предмете [НЕСОРТИРОВАННОЕ]