Добавил:
Upload Опубликованный материал нарушает ваши авторские права? Сообщите нам.
Вуз: Предмет: Файл:
Lernolibro de Esperanto. B.Kolker.doc
Скачиваний:
8
Добавлен:
01.11.2018
Размер:
911.36 Кб
Скачать

Apud lago, apud mar' (tendara kanto)

Versoj de b. Kolker

Apud lago, apud mar',

Ĉe rivero, en arbar'

Ĝustatempe, sen erar'

Malfermiĝas la tendar'.

Jen januar', jen februar' – rapidas kalendaro.

Kaj junularo kun gitar' rapidas al tendaro.

En vagonar', sur trotuar' ekkantu ni, najbar'! –

Dum tuta jar', dum tuta jar' ni revis pri tendar'.

Por amikaro la hazard' ne povas esti baro.

Por amikaro juna ardo estas ordinaro.

La senkompara solidaro nun kunigas, ĉar

Dum tuta jar', dum tuta jar' ni revis pri tendar'.

Apud lago, apud mar'...

Komplika far' – ĉiama ŝpar' por la vojaĝ-preparo,

Pri vagonar', pri biletar' ni sonĝas en koŝmaro.

Sed jen en ar', en sid' kaj star', kantadas junular' –

La amikar', nur amikar' alvenis al tendar'.

Matena klar' – kaj ĉe fanfar' ekverdas la standardo,

Kaj nia ar', kaj nia ar' ĝin sekvas per rigardo.

Tra januar', tra februar' rapidis kalendar' –

La amikar', nur amikar' alvenis al tendar'.

Apud lago, apud mar'...

Задания

15.1. Что означают следующие слова?

Reagi; poŝtkarto; sanstato; konstruado; nubego; dancejo; zorgema; konvinkita; verkistino; regulilo; duonforgesita; apudvoja; elfluginte; traflugi; ĉirkaŭflugi; flugilo; eksterleĝa; enkonduko; subglaso; tutkore; raportanto; esprimoplena; malagrablaĵo; reeduki; neimagebla; alproprigi; unuiĝi; estiminda; lampingo; idaro; maltrafe; malplenkapulo; fajrujo; antaŭpago; debordiĝi; forlavi; kunsenti; pridonaci; senŝanĝa; elŝarĝata; superŝarĝo; voĉdoni; malpuraĉa; nedisigebla; brigadestro; estrarano; endas; ĉiamulo; laŭcela; belsona; denorde alsude; unuenaskito; ĵusnaskito; naskiĝjaro.

15.2. Переведите сочетания:

kun via helpo; propagandi Esperanton inter la junularo; ĉe neceso; dank' al via klarigo; pluvis ĝis la oka horo; en sudo; gasto el nordo; ekde la manĝopaŭzo; ili loĝas super ni; kredi malgraŭ ĉio; iri po tri personoj; raporto de la prezidanto pri la agado dum la jaro; gratulo de la instruisto al la lernantoj okaze de la kursfino; rigardi de sur la monto; veni por unu momento; paroli per interurba telefono; mi rakontos post kiam vi petos; fari nenion alian krom danci; laŭ mia opinio; scii laŭ sperto; koni laŭ vizaĝo; estis ĉirkaŭ vespero; veni sen matenmanĝi; konvinku anstataŭ devigi; eliri por promenado; bluiĝi pro malvarmo; kapabla je ĉio; sub la nivelo de la maro; ŝanĝi bildkartojn kontraŭ poŝtmarkoj; tio estas ekster miaj devoj; fajrero de espero; eltrinki per unu tiro; kafo laŭ orienta maniero; la plej lerta; plena verkaro de Zamenhof.

15.3. Переведите фразы:

Plenumadu ĉiun faron dum via vivo tiel, kvazaŭ ĝi devus esti la lasta (Marko Aŭrelio). El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj. En landoj trans maroj estas oraj arbaroj. Ju pli frue, des pli certe, – ju pli volonte, des pli lerte! Aĉetadu ne tion, kio estas utila, sed tion, kio estas necesa (Seneko). La fino de la parolado gravas pli, ol la komenco (F. Bacon/Bekon). Mi havas kutimon silenti pri tio, kion mi ne scias (Sofoklo). Tenu viajn okulojn bone malfermitaj edziĝonte kaj duone fermitaj edziĝinte (B. Franklin). La diablo ne estas tiel timiga, kiel oni lin pentraĉas. Oni parolas ĉiam malbone, kiam oni havas nenion por diri (Voltero). Ne ĉiu raporto estas vera vorto. Kiu ne ludas, tiu ne gajnas. Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi. La mono havas flugilojn kaj flugas tre rapide. Mi venos en ajna momento, kiam vi vokos min. Nekredeblaj aferoj okazas preskaŭ ĉiutage. Homo, al kiu neniu plaĉas, estas multe pli malfeliĉa, ol tiu, kiu al neniu plaĉas (F. La Rochefoucauld/Laroŝfuko). Por esti feliĉa, necesas donadi ĝojon al aliaj homoj. Neniam aŭskultu tiujn, kiuj parolas malbone pri aliaj kaj bone pri vi (L. N. Tolstoj). La saĝa scias, kion li diras, la malsaĝa diras, kion li scias. Prefere donaci al la amatino ĉiutage po unu floron, ol ĉiujn florojn en unu bukedo. En ĉiu ŝerco oni devas serĉi eron da vero. Necesas scii, kie, kiam, kiel kaj kun kiu ŝerci. Ĉiu estas kontenta pri sia saĝo, sed neniu estas kontenta pri sia stato. Maljuneco estas ne aĝo, sed sanstato. El ĉiu senelira situacio ekzistas almenaŭ du eliroj: serĉu kaj trovu! Mi volus renkonti min mem por scii, kiel mi plaĉas al mi; sed en tiu tago mi devas havi bonan humoron, ĉar mi ne ŝatas malagrablaĵojn (Multatuli). La sata la malsatan ne komprenas. Kiu ne apartenas al sia patrujo, tiu ne apartenas ankaŭ al la homaro (V. G. Belinskij). Ekzistas tri specoj de nescio: scii nenion, scii malbone kaj scii ne tion, kion necesas scii. Ĉiu bona ideo nepre estos malbonigita de ĝiaj tro ardaj subtenantoj. Kritiki – signifas klarigi al la aŭtoro, ke li faras ne tiel, kiel farus mi, se mi scipovus (K. Ĉapek).

Соседние файлы в предмете [НЕСОРТИРОВАННОЕ]