Добавил:
Upload Опубликованный материал нарушает ваши авторские права? Сообщите нам.
Вуз: Предмет: Файл:
Lernolibro de Esperanto. B.Kolker.doc
Скачиваний:
8
Добавлен:
01.11.2018
Размер:
911.36 Кб
Скачать

Nova magazeno

— Mi ĝojas revidi vin, Ninjo! Kien vi direktas vin?

— Mi legis en la hieraŭa vespera ĵurnalo, ke oni ĵus malfermis novan universalan magazenon. Mi volus rigardi ĝin.

— Kie ĝi estas?

— Tute proksime: apud la sekva trolebusa haltejo, antaŭ la sportpalaco. Ĉu vi ne kontraŭas, se mi invitos vin tien?

— Al mi estas egale, ĉar nun mi nenien rapidas. Bone, ni kuniru! Des pli, ke mi bezonas aĉeti kelkajn aĵetojn.

— Ni komencu de ĉi tie! Mi volus vidi vintrajn kaj printempajn paltojn. Jen tre bela palto, kiel ĉe mia najbarino. Kia bedaŭro, ke ĝi estas iom tro helkolora!

— Mi dume aĉetos dikajn kajerojn kaj ĉirkaŭ dek krajonojn. Fraŭlino, kiom kostas la kajeroj?

— Ili kostas po dek rublojn. Bonvolu pagi en la kason. Ĉu vi volus preni globkrajonon aŭ plumingon?

— Mi prenos ambaŭ. Kaj anstataŭ la kajeroj kun la flavaj kovriloj, bonvolu doni al mi tiujn kun la grizaj kovriloj. Estas la griza koloro, kiu precipe plaĉas al mi.

— Andreĉjo! Atendu iomete, ne kuru! Kien vi malaperis?

— Mi perdis vin. Kie do vi estis?

— Supre. Mi jam trarigardis la tutan etaĝon kaj konas ĝin de «a» ĝis «zo». Ĉu vi ĉion aĉetis?

— Jes, ĉio estas en ordo. Mi vidis laŭmodajn linajn ĉemizojn kaj brunajn hungariajn kostumojn, sed mi ne kunhavas tiom da mono. Laŭeble, mi aĉetos alifoje. Tamen tion mi faros nek hodiaŭ, nek morgaŭ. Ĉu vi elektis ion?

— Mi aĉetis malhelajn ŝuojn. Ju pli mi rigardas ilin, des pli ili plaĉas al mi.

— Vere, tre praktika kaj nemultekosta aĉetaĵo! Ili estas bonaj por pluva vetero. Rigardu, mi neatendite trovis por mia fratinjo belegan ilustritan libron kun fabeloj pri bestoj. Ja fabeloj estas ŝia plej ŝatata legaĵo.

— Mi serĉadis someran robon, rigardis jen unu, jen alian, tamen mi neniel povas trovi ian laŭ mia gusto. Nenio farebla!

— Mi vidis multe da bonaj aĵoj. En la apudaj fakoj estas elektroraziloj «Agidel», fotoaparatoj «Zenit», porteblaj televidiloj, malpezaj dormosakoj. Mi vidis ankaŭ germanian tajpilon «Erika» kun supersignoj: ĝi taŭgas por tajpi en Esperanto. Necesas pripensi, kion aĉeti pli frue.

— Malgraŭ tio, ke ni estas ĉi tie nur horon, mi jam laciĝis.

— Do ni iru! Interalie, en ĉi magazeno estas bonega priservado.

— Kion vi faros hodiaŭ plue?

— Mi tuj iros al la ekspozicio de pentraĵoj kaj desegnaĵoj kaj vespere mi televidos gimnastikan konkurson, poste aŭskultos muzikon. Sed vi?

— Mi havas bileton por la spektaklo «Kiso de Ĉanita».

— Kial ni ne vizitu morgaŭ Nikolaon? Laŭdire, li ekmalsanis.

— Memkompreneble, ni iru! Samtempe mi redonos al li librojn, kiujn mi prunteprenis de li por legado: «Tutmonda sonoro», «Ĉu li venis trakosme?», «La monto». Krome mi volus peti de li aliajn librojn: «Kiel akvo de l' rivero», «Metropoliteno» kaj «Koloroj». Do bonvolu telefoni al mi en laborejon, kaj ni decidu pri la tempo.

— Ĉion bonan!

— Same al vi!

Задания

12.1. Что означают следующие слова?

Legejo; ŝuisto; kasisto; gimnastikisto; malantaŭa; ĉiudimanĉa; dekomence; eksterkonkursa; laŭplane; plifortigi; transiri; travintri; gelernantoj; memlerninto; elektonta; elektota; bezonata; sunbrunigita; diablaĵo; ekpluvis; pluveti; redaktorino; litkovrilo; plenumiĝi; ambaŭflanka; alpagi; repagi; neelparolebla; anstataŭigebla; submeti; surmeti; altulaĉo; aneco; ariĝi; superakvego; elektema; pentrinda; cigaredingo; cigaredujo; nerazita; forrazi; enujigi; interkisi; ĵusa; perlabori; senlaca; seniĝi; fakulo; fotokonkurso; aŭtoturismo; pohora pago; kromgusto; laŭforta.

Соседние файлы в предмете [НЕСОРТИРОВАННОЕ]