Добавил:
Upload Опубликованный материал нарушает ваши авторские права? Сообщите нам.
Вуз: Предмет: Файл:
Lernolibro de Esperanto. B.Kolker.doc
Скачиваний:
8
Добавлен:
01.11.2018
Размер:
911.36 Кб
Скачать

Proksima lando Esperantujo

Forveturis vagonaroj, forflugis aviadiloj, forportante niajn geamikojn orienten kaj okcidenten, norden kaj suden, sed por ni ankoraŭ sonas tendara kanto.

Ĉi-foje Esperantujo troviĝis en Baŝkirio. Se el homoj oni povus kunigi bukedojn, el la anaro de nia Esperantujo estiĝus belega bukedo – tiom da multeflankaj, agemaj, spritaj homoj feriis en la 12-a Sovetia Esperantista Junulara Tendaro (SEJT-12).

Oni pridiskutis raportojn pri la stato kaj evoluo de la Esperanto-movado, pri la diversspeca utiligo de la Internacia lingvo por informado pri la vivo en nia lando eksterlanden, por la internaciisma edukado de nia junularo.

Grandan salonon okupis neripetebla ekspozicio kun materialoj pri la vivo kaj agado de elstaraj esperantistoj, ricevitaj el multaj landoj dank' al la internacia korespondado. Interesaj prelegoj de la tendara universitato altiradis grandnombran aŭskultantaron. La plej spertaj pedagogoj perfektigis lingvokonojn de la komencantoj en paroligaj kursoj. Aktivuloj tradiskutadis demandojn de Esperanto-instruado.

Por la tendaraj koncertoj Esperanto-kluboj, kiel ĉiam, verkis novajn versaĵojn, teatraĵetojn, kantojn. Dekkvino da lertaj gitaristoj plenumadis la gravan taskon de ilia baldaŭa popularigo.

Ankaŭ en la klubo de gajaj kaj spritaj (KGS) la konkurantaj teamoj parolis nur en Esperanto – do en la negepatra lingvo, sed ja tie ĉi nepras tuja reago kaj improvizado! Jen kiam kiu ajn povus certe konvinkiĝi pri la viveco de Esperanto!

Krokodilo estas ŝerca alnomo, donata al la personoj, kiuj, malgraŭ la tendara leĝo, parolas iun alian lingvon anstataŭ Esperanto. Tendaranoj, apartenantaj al la rondaĉo de krokodiloj, ĉe ni preskaŭ ne estis. La lingva nivelo de la tendaro estis tre alta. Ĉu oni povas trovi pli bonan praktikon, ol dusemajnan restadon en la «lando», kie ĉiuj ĉirkaŭe parolas inter si nur en Esperanto – dum la matena gimnastiko, sportaj konkursoj, naĝado, sunbruniĝado, dancado, en la kafejo «Verda krokodilo» – unuvorte, ĉie!

Se vi ekaŭdos la frazon «Kiam mi loĝis sur Luno...», ne tro miru: antaŭ vi estas nia tendarano. La ĉambroj, loĝitaj de ni, portis nomojn de planedoj kaj steloj. La ejo de la estraro troviĝis sur Olimpo. Al ĉiuj partoprenintoj estis disdonitaj donace tendaraj insignoj kaj surmanikaj emblemoj, ilustritaj libretoj, en kiujn oni tuj ekkolektis aŭtografojn de Esperantujanoj.

La adiaŭa lignofajro bruladis ĝismatene. Okazis maskobalo kaj poste – elektado de la plej bela junulino de la tendaro. Oni kantadis kaj ne povis satkanti – ja tio estis lastaj horoj de la nuna Esperantujo. Morgaŭ ĉio ĉi estos transformiĝinta en fabelon malproksiman kaj belegan por renaskiĝi venontjare aliloke. Jes, oni apenaŭ povas imagi ĉies humoron kaj emocion dum la disiĝo!

Tie ĉi ne estis rakontite eĉ pretere pri multaj rimarkindaj eroj de la tendara vivo: pri la festo de Neptuno, la vespero de parodioj, la ĉiutaga murgazeto, la senmalgajna loterio, pri la fotoservo, kiu havigis fotojn al la dezirantoj samtage kun la tendaraj eventoj ktp. Neforgeseblaj estas malŝarĝado de la karbo helpe al loka lernejo kaj nia agitbrigado, koncertinta en kampoj.

Venu mem en Esperantujon kaj vi ekvidos ĉion per la propraj okuloj, iĝos ĝiaj plenrajtaj civitanoj. Venu des pli nun, kiam vi estas gratulenda okaze de la finstudo de la ĉefa materialo de la kurso, kiam vi estas parolonta kaj korespondonta enlande kaj translime kun multegaj personoj, sciantaj tiun ĉi internacian komprenilon kaj subtenantaj la grandan ideon de komuna, internacia lingvo de la homaro. Do ĝis la renkontiĝo en Esperantujo!

Соседние файлы в предмете [НЕСОРТИРОВАННОЕ]