Добавил:
Upload Опубликованный материал нарушает ваши авторские права? Сообщите нам.
Вуз: Предмет: Файл:
Lernolibro de Esperanto. B.Kolker.doc
Скачиваний:
8
Добавлен:
01.11.2018
Размер:
911.36 Кб
Скачать

Ni parolas pri familio

— Kiel vi fartas, geamikoj?

— Dankon, bonege!

— Mi estas tre ĝoja. Anatolo, kiomjaraj estas viaj gefamilianoj?

— La plej aĝa el ni estas mia avino. Ŝi havas ĉirkaŭ sesdek jarojn. La patro estas pli aĝa, ol la patrino. Mi estas la plej juna el niaj gefamilianoj.

— Nina, mi petas vin rakonti pri via patro.

— Mia patro laboras kiel elektristo. Matene li iras en la uzinon kaj laboras tie ĝis la dek-sepa horo. Post tio li revenas hejmen. Dum tuta sia vivo li laboris en la sama uzino.

— Andreo, kia estas via fratino?

— Ŝi estas bela, saĝa junulino kun bluaj okuloj kaj blondaj haroj. Ŝia nomo estas Olga. Antaŭ nelonge ŝi finis universitaton kaj nun ŝi loĝas kun sia edzo en alia urbo. Tial ni skribas leterojn unu al la alia. Ŝi skribas, ke ili vivas bone. Ili laboras kiel komputistoj.

— Kamarado Novikov, ĉu vi havas infanojn?

— Jes, mi havas filon. Li estas sana kaj forta etulo kun grandaj belaj okuloj. Li ĉion komprenas, sed dume li ankoraŭ ne parolas. Se li estus kelkajn monatojn pli aĝa, li, certe, jam parolus.

Задания

5.1. Что означают следующие слова?

Radiouzino; novulo; aktivulo; jubileulo; dujarulo; modulino; bluokululo; gejunuloj; internaciisto; direktorino; direktoredzino; direktorinedzo; papereto; petegi; kolĥozano; ĵuriano; aliplanedano; samklasano; malantaŭ; duonhoro; triope; kelkoble pli; reformi; ĝisvivi; alfari; alivorte; antaŭdiri; ĉirkaŭiri; dumviva; ellabori; kunulo; tiea; pridemandi; postskribo; petskribo; patronomo; okulharoj; hejmsidulo; patrina; urbo-heroo; trijara; triajara.

5.2. Переведите сочетания:

patroj kaj filoj; antaŭ tri tagoj; ĉirkaŭ la urbo; havi ĉirkaŭ cent rublojn; eliri el la hejmo; reveni hejmen; li estas la plej forta el ni; post la laboro; fini post unu horo; sidi sur ĉevalo; ĝis la fino; ĉe la filo; domo kun naŭ etaĝoj; tio estas al vi de mi; informi per telegramo; multo da amikoj; veni por longa tempo; inter kvar muroj; dum matenoj; forta pri matematiko; specialisto pri fiziko; certa pri ŝia alveno; ĝoji pri letero; kontrolo de medicinistoj pri malsanuloj; lekcio du horojn longa; filino dek kvar jarojn aĝa; ira-revena bileto.

5.3. Переведите фразы:

Kiu vivos, tiu vidos. Kion vi volas, tion vi povas. Kia edzino, tia edzo. Kiom da demandoj, tiom da respondoj. Kie estas sano, tie estas belo. De kie vi venas, tien vi revenas. Tio estas certa, kiel duoble du estas kvar. Unu malsaĝulo povas fari tiel multe da demandoj, ke ilin ne povos respondi dek saĝeguloj. Kiu ne iras antaŭen, iras malantaŭen (V. G. Belinskij). Tia estas la vivo. La vivo instruas nur tiujn, kiuj ĝin lernas (V. O. Kluĉevskij). Kaj la vivo estas bona, kaj vivi estas bone (V. V. Majakovskij). Estas pli facile fari pli multe, ol la samon. Pli bone esti juna avo, ol maljuna patro. Unu saĝo estas bona, du estas pli bonaj. Li ne estas el la plej grandaj saĝuloj. Li faris sian kaj lian laborojn. Kiam vi ellernis Esperanton? – Tiam mi estis ankoraŭ studento de la unua jaro. Mi lernis Esperanton dum tri monatoj, poste mi skribis samtempe ĉirkaŭ dek leterojn al geesperantistoj kaj tial mi havis kelkajn leter-amikojn; kvar el ili skribas al mi ĝis nun. Saĝo estas antaŭvido (Terenco). Kial vi ree telefonis al mi? – Kun vi tre volus paroli pri la laboro de la Esperanto-klubo redakcianino, kies familinomo estas Vasiljeva. Ŝi diris, ke necesas veni morgaŭ tage, sed plej bone jam matene. – Kien? – En la redakcion de la vespera gazeto: la kabineto de Galina Aleksandrovna estas en la kvina etaĝo. Mi tute ne komprenas tion. Mi ne tute komprenas tion. La tempo venos – ni ĉion komprenos. Estas bone, se hundo estas amiko, sed malbone, se amiko estas hundo. Cent amikoj estas malmulte, unu malamiko estas multe. Duona amiko estas ankaŭ duona malamiko. Estas necese multe lerni por kompreni, ke vi scias malmulte (M. Montaigne/Montenj). Scio estas forto. Amiko de amiko estas ankaŭ amiko. Ĉio havas finon.

Соседние файлы в предмете [НЕСОРТИРОВАННОЕ]