- •1.2. Перепишите алфавит и выучите его наизусть.
- •1.3. Прочитайте и расставьте ударения:
- •1.4. Прочитайте, расставьте ударения, переведите:
- •1.5. Переведите на эсперанто:
- •1.6. Напишите эсперантскими буквами фамилии писателей и поэтов:
- •2.2. Прочитайте названия городов, расставьте ударения:
- •2.3. Что означают следующие слова? Переведите их.
- •2.4. Переведите сочетания:
- •2.5. Переведите на эсперанто:
- •2.6. Напишите эсперантскими буквами фамилии, имена, отчества членов вашей семьи, друзей, коллег, вашего учителя эсперанто, названия городов, в которых вы бывали.
- •Ni lernas Esperanton
- •3.1. Что означают следующие слова?
- •3.2. Переведите сочетания:
- •3.3. Переведите фразы:
- •3.4. Переведите на эсперанто:
- •3.5. Составьте на эсперанто диалог по ситуации:
- •Dum Esperanto-leciono
- •4.6. Переведите на эсперанто:
- •Ni parolas pri familio
- •5.1. Что означают следующие слова?
- •5.2. Переведите сочетания:
- •5.3. Переведите фразы:
- •5.4. Переведите на эсперанто:
- •La loĝejo de Nikolao
- •6.1. Что означают следующие слова?
- •6.2. Переведите сочетания:
- •6.3. Переведите фразы:
- •6.4. Переведите на эсперанто:
- •Matene en tramo
- •7.1. Что означают следующие слова?
- •7.2. Переведите сочетания:
- •7.3. Переведите фразы:
- •7.4. Переведите на эсперанто:
- •Ekster la urbo
- •8.1. Что означают следующие слова?
- •8.2. Переведите сочетания:
- •8.3. Переведите фразы:
- •8.4. Переведите на эсперанто:
- •Libertempo
- •9.1. Что означают следующие слова?
- •9.2. Переведите сочетания:
- •9.3. Переведите фразы:
- •9.4. Переведите на эсперанто:
- •Ĉu VI parolas Esperante?
- •10.1. Что означают следующие слова?
- •10.2. Переведите сочетания:
- •10.3. Переведите фразы:
- •10.4. Переведите, обращая внимание на творительный падеж:
- •10.5. Переведите на эсперанто:
- •Tra la urbo
- •11.1. Что означают следующие слова?
- •11.2. Переведите сочетания:
- •11.3. Переведите фразы:
- •11.4. Переведите на эсперанто:
- •Nova magazeno
- •12.1. Что означают следующие слова?
- •12.2. Переведите сочетания:
- •12.3. Переведите фразы:
- •12.4. Переведите на эсперанто:
- •Ŝaŝliko
- •13.1. Что означают следующие слова?
- •13.2. Переведите сочетания:
- •13.3. Переведите фразы:
- •13.4. Переведите на эсперанто:
- •14.1. Что означают следующие слова?
- •14.2. Переведите сочетания:
- •14.3. Переведите фразы:
- •14.4. Переведите на эсперанто:
- •Proksima lando Esperantujo
- •Apud lago, apud mar' (tendara kanto)
- •Versoj de b. Kolker
- •15.1. Что означают следующие слова?
- •15.2. Переведите сочетания:
- •15.3. Переведите фразы:
- •15.4. Переведите на эсперанто:
- •Mikaelo Ternavski Koloro
- •La interna ideo de la Esperanto-movado (el kongresaj paroladoj de Doktoro Ludoviko Zamenhof)
- •L. L. Zamenhof La Espero (himno de la Esperanto-movado)
- •16.1. Образуйте равнозначные эсперантские слова:
- •16.2. Переведите сочетания, обращая внимание на логичное употребление предлогов:
- •16.3. Переведите, обращая внимание на выделенные слова:
- •16.4. Переведите на эсперанто:
- •16.5. Напишите рассказ на одну из тем: а) сталкивались ли Вы с языковым барьером и как Вы его преодолевали? б) как Вы узнали об эсперанто, почему начали его изучать, чем он Вас привлекает?
- •Adalberto Huleŝ Se estus tiel
- •Nigraj okuloj (malnova romanco «Очи чёрные»)
- •17.1. Образуйте равнозначные эсперантские слова:
- •17.2. Переведите сочетания, обращая внимание на логичное употребление предлогов:
- •17.3. Переведите, обращая внимание на выделенные слова:
- •17.4. Переведите на эсперанто:
- •17.5. Сделайте прозаический пересказ на эсперанто одной из ваших любимых песен, которую вы хотели бы услышать на международном языке.
- •John s. Dinwoodie (Dinŭudi) Soleco
- •L. L. Zamenhof
- •18.1. Образуйте равнозначные эсперантские слова:
- •18.2. Переведите сочетания:
- •18.3. Переведите, обращая внимание на выделенные слова:
- •18.4. Переведите на эсперанто:
- •18.5. Расскажите, что вы знаете и думаете о Людвике Заменгофе.
- •Internacia kongreso sen tradukistoj
- •Verdstela Sofio (melodio de la kanto «Любимый город»)
- •Versoj de k. Gusev. Muziko de n. Bogoslovskij
- •19.1. Образуйте равнозначные эсперантские слова:
- •19.2. Переведите сочетания:
- •19.3. Придумайте предложения на эсперанто со следующими словами:
- •19.4. Переведите на эсперанто:
- •19.5. Расскажите, как Вы представляете себе ваше участие в международном конгрессе или лагере эсперантистов.
- •Edmond Privat (Edmon Priva) Esperanto en Ruslando
- •Lando, kiu ne estas sur la mapo
- •20.1. Образуйте равнозначные эсперантские слова:
- •20.2. Переведите сочетания:
- •20.3. Придумайте предложения со следующими словами-паронимами:
- •20.4. Переведите на эсперанто:
- •20.5. Напишите по-русски статью о проблеме международного языка и об эсперанто и сделайте её краткое изложение на эсперанто.
- •Georgo Deŝkin Revenas bela tempo
Lando, kiu ne estas sur la mapo
La lando Esperantujo. Ne serĉadu tiun landon sur la mapo – ĝin ne notis la ĉiosciantaj geografoj. Kaj tamen Esperantujo ekzistas – ĝi etendiĝas sur la tuta terglobo, ĝin enloĝas homoj de ĉiuj sociaj tavoloj – laboristoj kaj ŝtatestroj, lernejanoj kaj akademianoj; homoj de ĉiuj aĝoj – de balbutantaj beboj ĝis centjaraj maljunuloj; homoj de ĉiuj nacioj kaj haŭtkoloroj; homoj de ĉiuj profesioj, okupiĝoj, hobioj, interesoj, temperamentoj. Esperantujo estas la mondo en miniaturo. La mondo estas grandega kaj malfacile ĉirkaŭrigardebla. Tra la prismo de Esperantujo estas pli facile ĉirkaŭrigardi kaj kompreni la mondon.
Kio do unuigas la homojn en Esperantujo? Unue – la aspiro fortikigi la pacon kaj interkompreniĝon inter la popoloj. Due – la internacia lingvo Esperanto, kiu heredis ĉion plej bonan, logikan, esprimkapablan, kio ekzistas en naciaj lingvoj. Malgraŭ tio, ke esperantujanoj loĝas en Arkto kaj en tropikoj, sur montoj kaj sur Pacifikaj insuloj, sur ĉiuj kontinentoj, ili bonege komprenas unu la alian pro la admirinda unueco de la lingvo. Se en esperantlingvaj revuoj ne starus subskriboj sub artikoloj, oni ne kapablus difini laŭ la stilo, en kiuj landoj loĝas ties aŭtoroj.
Centmiloj da esperantujanoj legas en la Internacia lingvo beletrajn, soci-politikajn, scienc-teknikajn librojn, centon da revuoj, aŭskultas dekon da radiostacioj, rigardas spektaklojn kaj kinofilmojn, korespondas, kantas, parolas dum kongresoj kaj renkontiĝoj, en tendaroj kaj kluboj. Esperanto estas ne simple lingvo, sed ankaŭ rimedo de pacbatalo; ĝi estas romantiko, ĝi estas interesa kaj utila ŝatokupo.
En Esperantujo estas Akademio, kiu observas la evoluadon de la lingvo. Funkcias unuiĝoj laŭ profesioj kaj interesoj – de sciencistoj, instruistoj, turistoj, fervojistoj, aŭtomobilistoj, verkistoj, medicinistoj, filologoj, ĵurnalistoj, agrikulturistoj, poŝtistoj, muzikistoj, filatelistoj, filozofoj, juristoj k. c. Pluraj landoj, inkluzive Sovet-Union, eldonis poŝtmarkojn kun Esperanta teksto.
Insuletoj de Esperantujo estas ĉie, inkluzive la Tutmondajn festivalojn de la junularo kaj studentaro, en kies kadroj okazas esperantistaj renkontiĝoj. Esperanto trovis uzon dum kelkaj lastaj Olimpiaj ludoj (Olimpikoj). Estas publikigitaj terminaroj kaj frazlibroj pri sportaj temoj.
Esperantujanoj estas fervoraj vojaĝantoj. Nun, kiam vi legas tiujn ĉi liniojn, sur la tuta terglobo – en aviadiloj kaj trajnoj, en aŭtobusoj kaj aŭtomobiloj, sur ŝipoj kaj kameloj, kaj ankaŭ piede – moviĝas vivoĝojaj homoj kun insignoj en la formo de verdkolora steleto subruste. Kaj kien ajn ili venas, ĉie ilin atendas la salutaj vortoj «Bonvenon, samideano!» kaj varma akcepto.
Kelkaj monde konataj firmaoj konfirmas utilecon de Esperanto, reklamante siajn varojn per teknikaj katalogoj kaj koloraj kinofilmoj en la Internacia lingvo. Konstante estas eldonataj turismaj prospektoj kaj gvidlibroj pri multaj landoj kaj urboj.
Multas esperantistoj en Rusio. Funkcias Rusia Esperantista Unio (REU), kluboj, rondetoj kaj kursoj de Esperanto. Estas eldonataj libroj kaj almanakoj. Oni aranĝas konferencojn, tendarojn, konstrutaĉmentojn, regionajn renkontiĝojn de esperantistoj. Ĉiujare en la rusia gazetaro aperas multe da artikoloj kaj informoj pri la Internacia lingvo kaj pri agado de ĝiaj adeptoj. Ne maloftas televidaj kaj radiaj elsendoj.
Oni plenmezure uzadas la Internacian lingvon por plivastigi kulturajn kaj sciencajn ligojn, por propagandi la plej helajn idealojn de la homaro, por fortikigi la internacian amikecon.
La romantika, mirakla simbola lando Esperantujo vokas vin transiri ĝian sojlon. Ankaŭ por vi, nova esperantujano, restas en ĝi multe da diversa, grava, utila, interesa kaj agrabla laboro, ĉar, laŭ la jura formulo, permesita estas ĉio, kion ne malpermesas la leĝo. Estu konscia, klera kaj iniciatema esperantisto!
Задания