Скачиваний:
83
Добавлен:
14.08.2013
Размер:
909.31 Кб
Скачать

Словообразование

12-7. Суффикс -ing- образует существительные, обозначающие предмет, в который что-либо вставлено концом: plumingo 'ручка', piedingo 'стремя'.

12-8. Суффикс -ĉj- образует уменьшительные мужские имена: Viktoro – Viĉjo, Mikaelo – Miĉjo, Boriso – Boĉjo.

Суффикс -nj- образует уменьшительные женские имена: Faina – Fanjo, Lidia – Lidinjo, Larisa – Larinjo.

При добавлении этих суффиксов слово отсекается в удобном для произношения месте. Иногда они употребляются в словах, обозначающих близких родственников и дорогих людей: paĉjo 'папа', panjo 'мама', avinjo 'бабушка', filinjo 'доченька', karulinjo 'дорогая', 'милая'; Flanken, fraĉjo! 'Посторонись, братец!'

Словоупотребление

12-9. Чтобы избежать повторения одного и того же существительного, его можно заменить местоимением tiu: La fraŭlino kun la bluaj okuloj estas bela, sed tiu (= la fraŭlino) kun la brunaj (okuloj) plaĉas al mi pli (multe).

12-10. Для логического выделения подлежащего или дополнения используются:

а) особая конструкция, в которой группа подлежащего или дополнения помещается между словами estas и kiu(j) и которая ставится в начале предложения; выделяемое слово употребляется в именительном падеже, а его предлог или окончание -n присоединяется к слову kiu: Petro kaj Paŭlo enmanigis al Maria ruĝajn rozojnEstas Petro kaj Paŭlo, kiuj enmanigis al Maria ruĝajn rozojn; Estas Maria, al kiu Petro kaj Paŭlo enmanigis ruĝajn rozojn; Estas ruĝaj rozoj, kiujn Petro kaj Paŭlo enmanigis al Maria; Estas mi, kiu devas danki vin 'Это я (именно я, я сам) должен благодарить вас';

б) слова nome и ĝuste в значении 'именно' (Nome mi devas danki vin; Ĝuste al vi mi parolas);

в) изменение порядка слов (Vin devas danki mi);

г) логическая интонация (Mi devas danki vin).

Nova magazeno

- Mi ĝojas revidi vin, Ninjo! Kien vi direktas vin?

- Mi legis en la hieraŭa vespera ĵurnalo, ke oni ĵus malfermis novan universalan magazenon. Mi volus rigardi ĝin.

- Kie ĝi estas?

- Tute proksime: apud la sekva trolebusa haltejo, antaŭ la sportpalaco. Ĉu vi ne kontraŭas, se mi invitos vin tien?

- Al mi estas egale, ĉar nun mi nenien rapidas. Bone, ni kuniru! Des pli, ke mi bezonas aĉeti kelkajn aĵetojn.

- Ni komencu de ĉi tie! Mi volus vidi vintrajn kaj printempajn paltojn. Jen tre bela palto, kiel ĉe mia najbarino. Kia bedaŭro, ke ĝi estas iom tro helkolora!

- Mi dume aĉetos dikajn kajerojn kaj ĉirkaŭ dek krajonojn. Fraŭlino, kiom kostas la kajeroj?

- Ili kostas po dek rublojn. Bonvolu pagi en la kason. Ĉu vi volus preni globkrajonon aŭ plumingon?

- Mi prenos ambaŭ. Kaj anstataŭ la kajeroj kun la flavaj kovriloj, bonvolu doni al mi tiujn kun la grizaj kovriloj. Estas la griza koloro, kiu precipe plaĉas al mi.

- Andreĉjo! Atendu iomete, ne kuru! Kien vi malaperis?

- Mi perdis vin. Kie do vi estis?

- Supre. Mi jam trarigardis la tutan etaĝon kaj konas ĝin de «a» ĝis «zo». Ĉu vi ĉion aĉetis?

- Jes, ĉio estas en ordo. Mi vidis laŭmodajn linajn ĉemizojn kaj brunajn hungariajn kostumojn, sed mi ne kunhavas tiom da mono. Laŭeble, mi aĉetos alifoje. Tamen tion mi faros nek hodiaŭ, nek morgaŭ. Ĉu vi elektis ion?

- Mi aĉetis malhelajn ŝuojn. Ju pli mi rigardas ilin, des pli ili plaĉas al mi.

- Vere, tre praktika kaj nemultekosta aĉetaĵo! Ili estas bonaj por pluva vetero. Rigardu, mi neatendite trovis por mia fratinjo belegan ilustritan libron kun fabeloj pri bestoj. Ja fabeloj estas ŝia plej ŝatata legaĵo.

- Mi serĉadis someran robon, rigardis jen unu, jen alian, tamen mi neniel povas trovi ian laŭ mia gusto. Nenio farebla!

- Mi vidis multe da bonaj aĵoj. En la apudaj fakoj estas elektroraziloj «Agidel», fotoaparatoj «Zenit», porteblaj televidiloj, malpezaj dormosakoj. Mi vidis ankaŭ germanian tajpilon «Erika» kun supersignoj: ĝi taŭgas por tajpi en Esperanto. Necesas pripensi, kion aĉeti pli frue.

- Malgraŭ tio, ke ni estas ĉi tie nur horon, mi jam laciĝis.

- Do ni iru! Interalie, en ĉi magazeno estas bonega priservado.

- Kion vi faros hodiaŭ plue?

- Mi tuj iros al la ekspozicio de pentraĵoj kaj desegnaĵoj kaj vespere mi televidos gimnastikan konkurson, poste aŭskultos muzikon. Sed vi?

- Mi havas bileton por la spektaklo «Kiso de Ĉanita».

- Kial ni ne vizitu morgaŭ Nikolaon? Laŭdire, li ekmalsanis.

- Memkompreneble, ni iru! Samtempe mi redonos al li librojn, kiujn mi prunteprenis de li por legado: «Tutmonda sonoro», «Ĉu li venis trakosme?», «La monto». Krome mi volus peti de li aliajn librojn: «Kiel akvo de l' rivero», «Metropoliteno» kaj «Koloroj». Do bonvolu telefoni al mi en laborejon, kaj ni decidu pri la tempo.

- Ĉion bonan!

- Same al vi!